[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.“Tamen, laŭeble mine intence ellasos ion.”“Nepre ne,” li diris.73 Jen la fundamenta instruo de Platono: nur tio kio estas permanenta, eternesenŝanĝa, povas esti absolute vera kaj reala.Kio ŝanĝiĝas, tio estaskontingenca kaj ne estas reala en sia esenco.74 Ĉi tiu frazo tradukas grekan vorton kiun oni uzis por averti ke oni ne diruion por ke supernatura katastrofo ne okazu.75 T.e., la Bono estas arketipo kiu transcendas la koneblan kosmon deekzistantaĵoj kaj ĉion kion ni supozas reala.196Parto Ses510“Konsideru,” mi respondis, “kion mi diris: Estas du principoj.Unuregas la mensan sferon, la alia la vidatan sferon—mi ne diras la ĉielansferon, por ke vi ne supozu ke mi faras vortludon pri la nomoj.Vi jaakceptas ke estas tiuj du specoj, vidaĵo kaj pensaĵo?”“Jes.”“Estas kvazaŭ oni dividus linion en du neegalajn partojn, kaj oni510plu dividus ambaŭ partojn laŭ la samaj proporcioj.Unu el la originalajlinipartoj estas la videbla mondo, kaj la alia estas la mondo dekonceptoj.La videbla parto estas dividita en klarecon kaj obskurecon,kun la samaj principoj inter si.Unu estas bildoj—inter bildoj miinkludas ombrojn, reflektojn en akvo, kaj ĉe ĉio densa, glata kajbrilanta, kaj tiel plu.Ĉu vi komprenas?”“Jes.”“La alia estas tio al kio la bildoj respondas: La bestoj ĉirkaŭ ni, kajĉiuj plantoj kaj ĉio farita.”“Mi akceptas tion.”“Ĉu vi akceptus ankaŭ diri,” mi demandis, “ke la vero kaj malveroestas sammaniere konsidereblaj: Ke supozo rilatas al scio same kielbildo rilatas al kio estis bildigita?”“Certe, jes,” li diris.“Pripensu nun: Kiel ni dividu la sferon de konceptoj?”“Kiel ni dividu ĝin?”“Laŭ unu parto la psiko havas antaŭsupozojn kaj uzas ilin kielmensajn bildojn; anstataŭ serĉi la absoluton el kiu ili venis, ĝi faraskonkludojn surbaze de la bildoj.La alia parto ankaŭ komencas perantaŭsupozoj, sed ĝi celas trovi la absolutan komencon.Ĝi ne uzasmensajn bildojn sed suriras nur la vojon de la arketipoj mem.”“Mi vere ne komprenas kion vi diras,” li diris.“Mi denove provos,” mi respondis.“Vi komprenos pli facile se mifaros kelkajn unuajn eksplikojn.Mi kredas ke vi scias ke personojstudantaj geometrion kaj kalkuladon kaj tiaĵojn uzas kiel aksiomon kenumeroj estas paraj kaj neparaj.Kaj ili antaŭsupozas figurojn kaj latri specojn de anguloj, kaj parencajn aferojn laŭ la diversajmatematikaj fakoj.Ili agas kvazaŭ ili scias ĉion ĉi, nomante ilinaksiomoj.Ili supozas ke ne necesas pruvi tiujn aksiomojn por si aŭ poraliaj personoj, ke temas pri evidentaĵoj.Komencante per ĉi tiujaksiomoj ili faras sian matematikadon kaj atingas konkludonkonforman al tio kion ili komence volis ekzameni.”197511Parto Ses“Jes, mi tre bone scias tion,” li diris.511“Ankaŭ ke ili uzas videblajn figurojn kaj argumentas surbaze detio, kvankam efektive ili volas paroli ne pri tiuj videblaj figuroj sed priio abstrakta, kiun la figuroj bildigas.Ili parolas pri kvadrato aŭdiagonalo, sed ili ne celas diskuti la desegnaĵojn mem, nur tion, kionili reprezentas.Ili parolas pri konkretaĵoj kiuj havas ombrojn kaj estasreflektataj de akvo, sed ili uzas ilin nur kiel modelojn.Ilia celo estasfari okule videblaj modelojn de tio, kio estas nur permense videbla.”“Vi pravas.”“Mi nomis tion koncepto, kaj la menso devas uzi antaŭsupozojnpor pritrakti ĝin.La menso ne atingas la absolutan originon dekoncepto, pro manko de kapablo iri pli supren ol la antaŭsupozoj.Sekve ĝi uzas konkretaĵojn kiuj mem estas bildigeblaj.Komparanteilin kun la bildoj, oni honore respektas ilin.”“Mi komprenas,” li diris.“Temas pri geometrio kaj parencajstudoj.”“Do nun vi povas kompreni min kiam mi parolas pri tiu parto dela konceptaro kiun oni povas kompreni nur se oni uzas dialektikanargumentadon.Oni tiam komprenas ke oniaj antaŭsupozoj ne estasrealaĵoj sed nur supozoj, kaj surbaze de ili oni provas supreniri poratingi la absolutan Realon.Tuŝinte ĝin, oni komprenas lakonsekvencojn kaj do subirante oni atingas konkludon.Oni tute neparolas pri perceptaĵoj sed pri arketipoj, argumentado per arketipojpor konkludi arketipe.”“Mi komencas kompreni,” li diris, “sed ne tute.— Ŝajnas al mi kevi proponas grandegan taskon.— Vi volas apartigi pli klare la scionpri Realo kaj la konceptaron, kiun oni akiras dialektike, disde la temode aliaj studoj [ Pobierz całość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • lo2chrzanow.htw.pl